|
Adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala
Asembleo, 10 decembro 1948
Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj
nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la
fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo,
Pro tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj
rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la
homaro, kaj ke la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos
liberecon de parolo kaj de kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono,
estas proklamita kiel la plej alta aspiro de ordinaraj homoj,
Pro tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen
alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la
homaj rajtoj estu protektataj de la leĝo,
Pro tio, ke nepre necesas evoluigi amikajn rilatojn inter la
nacioj,
Pro tio, ke la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj en la Ĉarto
reasertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la
digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de
viroj kaj virinoj, kaj firme decidis antaŭenigi socian progreson kaj
pli altnivelan vivon en pli granda libereco,
Pro tio, ke la Ŝtatoj-Membroj sin devigis atingi, en kunlaboro
kun Unuiĝintaj Nacioj, la antaŭenigon de universala respekto al kaj
observado de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj,
Pro tio, ke komuna kompreno pri tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj
estas esence grava por plena realigo de tiu sindevigo,
Tial, nun,
La Ĝenerala Asembleo,
Proklamas tiun ĉi Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kiel
komunan celon de atingo por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj nacioj, por tio,
ke ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio, konstante atentante
ĉi tiun Deklaracion, per instruado kaj edukado strebu al respektigo
de tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj, kaj per laŭgradaj paŝoj naciaj
kaj internaciaj certigu ilian universalan kaj efektivan agnoskon kaj
observadon, same tiel inter la popoloj de la Ŝtatoj-Membroj mem,
kiel inter la popoloj de teritorioj sub ilia jurisdikcio.
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj
rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al
alia en spirito de frateco.
Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio
validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso,
haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia
aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato. Plie, nenia
diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ
internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la
koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub
kuratoreco, ne-sinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la
suvereneco.
Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.
Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco; sklaveco kaj
sklavkomerco estu malpermesitaj en ĉiuj siaj formoj.
Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan
traktadon aŭ punon.
Ĉiu rajtas esti ĉie agnoskita jure kiel persono.
Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al
egala jura protekto. Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ
kia ajn diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj
kontraŭ kia ajn instigo al tia diskriminacio.
Ĉiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan
riparon pro agoj, kiuj kontraŭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li
havas laŭ la konstitucio aŭ la leĝoj.
Neniu suferu arbitrajn areston, malliberigon aŭ ekzilon.
Ĉiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ
sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj
devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontraŭ li.
- Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin
senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso,
en kiu li ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo.
- Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago, kiu
ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la
tempo, kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli
severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la
punebla faro estis plenumita.
Artikolo 12
Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion,
hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ
reputacio. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraŭ tiaj
intervenoj aŭ atakoj.
- Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la
limoj de kiu ajn ŝtato.
- Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj
reveni en sian landon.
- Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraŭ
persekuto.
- Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj
malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj aŭ pro agoj kontraŭaj al
la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
- Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.
- Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita
la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.
- Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso,
nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj
rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj
koncerne eksedziĝon.
- Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la
geedziĝontoj.
- La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la
socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la
Ŝtato.
- Ĉiu rajtas proprieti havaĵon, kaj sola kaj en asociiĝo kun
aliaj.
- Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.
Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj
religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion
aŭ kredon, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu
publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado,
praktikado, adorado kaj observado.
Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu
rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj,
kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu
ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.
- Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj
asociiĝo.
- Neniu estu devigita aparteni al asocio.
- Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ rekte
aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.
- Ĉiu rajtas je egala aliro al publika servo en sia lando.
- La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la
registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj
elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per
sekreta voĉdono aŭ ekvivalentaj liberaj voĉdonaj
proceduroj.
Ĉiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj
povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia
kunlaboro, kaj konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de
ĉiu Ŝtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj
estas nepre necesaj por lia digno kaj por la libera disvolviĝo de
lia personeco.
- Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je
justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ
senlaboreco.
- Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron
pro egala laboro.
- Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson,
kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al
homa digno, kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia
protekto.
- Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de siaj
interesoj.
Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian
limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.
- Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj
bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo,
vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj
servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco,
malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la
vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
- Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj
helpo. Ĉiuj infanoj, egale ĉu ili naskiĝis en aŭ ekster
geedzeco, ricevu saman socian protekton.
- Ĉiu havas rajton je edukiĝo.La edukado estu senpaga, almenaŭ
en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu
deviga. La teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale
akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por ĉiuj laŭ
ties meritoj.
- Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj
plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj
liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter
ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon
de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.
- Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la
edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.
- Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la
komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj
ĝiajn fruktojn.
- Ĉiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj
interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj
produktaĵoj, kiujn li aŭtoris.
Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la
rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti
plene realigitaj.
- Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la
libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.
- En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, ĉiu estu subigita
sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la
celo certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj
liberecoj de aliaj kaj por konformiĝi al justaj postuloj de
moralo, publika ordo kaj ĝenerala bonfarto en demokrata socio.
- Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo
efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj
Nacioj.
Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu
ajn Ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn
agadon aŭ plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la
rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj.
|